Kunlaboru

 


“We Can Do It!” (“Ni povas fari tion!”) estas fama motiviga plakato de la Dua mondmilito.


Kunlaboru en projekto FineRussia


Saluton!

Mi estas Kirill Ŝvedov, Esperantisto el Moskvo, Rusio kaj iniciatinto de ĉi tiu projekto. Mi invitas vin partopreni tion, kio havas ne malgrandan ŝancon estiĝi nova etapo por aplikado de nia lingvo. Ĉi aserto povus aspekti tro kuraĝa, tamen mi penos montri, ke ĝi havas bazon.

Okupiĝante pri por-Esperanta agado jam pli ol dekkvin jarojn (vi povas konatiĝi kun aktualaj direktoj de ĝi ĉe Iniciato Stelaro), mi venis al konkludo, ke ununura ilo, kiu kapablas elŝiri nian komunumon el la stato de stagnado, estas aplikado de Esperanto kiu pontolingvo en projektoj, kiuj celos nacilingvan publikon en diversaj landoj. Mi detale argumentis por ĉi tiu vidpunkto en artikolo ĉe Libera Folio. Tiaspecaj iniciatoj povos kontakti nekompareble pli multe da homoj, ol iniciatoj nur Esperantaj. Tio ebligos, inter alie, realigi komercan agadon kaj krei ekonomian bazon por aktiveco, uzanta Esperanton.

Do projekto FineRussia celas efektivigi ĉi tiun eblon. Ĝia unua tasko estas generi sufiĉe grandan nombron da sekvantoj, kiujn interesos kulturo kaj artaĵoj de Rusio. Kiam ĉi tiu etapo estos plenumita, ĝi estigos atentinda aktivo en la kampo de reta komerco pri varoj, ligitaj kun ĉi tiu temo. Do necesos serĉi partnerojn inter rusiaj firmaoj, kiuj okupiĝas pri tio. Maksimuma programo por ĉi tiu partnereco estos establi kompanion, kiu eksportos varojn kiel por privataj klientoj, tiel ankaŭ por klientoj korporaciaj. Al la lastaj ĝi povos proponi novecajn korporaciajn donacojn (business gifts en la angla).  

Por montri pli konkretan perspektivon, mi mencios kompanion MyRussianBox, kiu havas similajn celojn. Ĝi liveras al siaj alilandaj klientoj kestojn kun kolektoj da donacoj, ligitaj kun diversaj temoj de la rusia kulturo. Mi jam intertraktis telefone kun la direktorino de la kompanio kaj povas diri, ke ili certe estas malfermitaj al proponoj de tiaspeca partnereco, se tiuj estos sufiĉe seriozaj kaj bazitaj (ankaŭ al Esperanto ŝi rilatis pozitive, kvankam ŝi aŭdis nenion pri ĝi ekde ŝia universitata studado).  Kaj la Fejsbuka paĝo de MyRussianBox evidente aspektas kolega al nia projekto.

Por realigi tion bezonatas kunlaborantoj, kiuj tradukados enhavon de la projekto el Esperanto en naciajn lingvojn. En la sekva etapo ili, kompreneble, povos eniri la kreotan kompanion kiel laborantoj jam pagataj.

La projekto havu versiojn en jenajn lingvojn, krom Esperanto:

angla
franca
germana
nederlanda
itala
hispana
portugala

Do se iu el ili estas via denaska lingvo kaj vi emas realigi per Esperanto aĵojn vere indajn, mi invitas   vin al projekto FineRussia. “Unu en kampo ne estas batalanto”, sed mi certas, ke kune ni jam povas formi bataleblan taĉmenton sub la verda standardo.

Kontakto

finerussia.project(heliko)gmail.com