Pri la projekto

 
 

Malkovru kaŝitan belon de Rusio

Projekto FineRussia celas montri al la mondo Rusion, vidi kian oni ĝis nun havis nur malmultajn eblojn. Certe, homoj kutime jam havas en siaj mensoj bildojn de ĉi tiu lando, tamen tre ofte ĝiajn trajtojn kaŝas vualo de kliŝeoj kaj banala nescio. Tio, kion montras videoj en Jutubo kun vorto “Russian” en siaj titoloj kaj kion alilandaj turistoj vidas en vitrinoj de vendejoj de donacoj en la centro de Moskvo, plejparte estas nur kiĉe reproduktitaj pecetoj, kiuj donas neniun prezenton pri ĝia kultura heredaĵo. Parolante pri Rusio kiel pri lando “ekzota”, oni preskaŭ neniam renkontas ĝian veran ekzotecon.

 
Ĉi tiu bildo, titolita “Russia Culture Map”, prezentas tipan kolekton de kliŝeoj, per kiuj limiĝas kutima prezento pri la kuluto de Rusio./Pinterest.com
 
Ni, kunlaborantoj de la projekto, intencas do montri tiun abundan kaj diversspecan belon, kiu donis al ĉi tiu lando la naturo, kaj kiun kreadis multaj generacioj de ĝiaj loĝantoj por ornami sian vivon. Ni kredas, ke ĉi tiu belo kapablas pliriĉigi ankaŭ la tutan mondon, same kiel ĝin pliriĉigas la libroj de rusaj verkistoj kaj la muziko de rusaj komponistoj.

Do ni invitas vin al vojaĝo tra Rusio ankoraŭ nekonata. Ni esperas, ke survoje vi trovos ne malmulte da trezoroj ĝueblaj.
 
 
Nur 200 kilometrojn sudoriente de Moskvo, rigardinte la tradiciajn festotagajn vestaĵojn de virinoj, vi povus pensi, ke vi troviĝas ie en Andoj. Jen unu el specimenoj de vera ekzoteco, kiun la mondo povas malkovri ĉi tie./Pinterest.com